Saluton!
Lastatempe, animacio aliĝis al la kino de Esperanto!
ĈAPELOJ estas la unua animacia filmo en Esperanto. Ĝi estas tradicie
desegnita sur papero. Kvankam ĝi enhavas neniun parolitan dialogon, la
ŝercoj estas nur eblaj pere de Esperanto. Oni spektu ĝin jene: http://vimeo.com/19185725
http://www.youtube.com/watch?v=z-LeLbjOYE4
NEĜULOJ, estas pli mallonga filmeto, animaciita per la softvaro Adobe
Flash. Voĉe aktoris rekoneblaj radiistoj el Esperantujo. Ĝi spekteblas
jene: http://vimeo.com/19186147
http://www.youtube.com/watch?v=uHIgglyz2Lg
Pliaj informoj baldaŭ aperos inter la paĝoj de Kontakto, numero 241
(2011:1). Tie eblos legi detalan intervjuon kun la filmisto, lukse
ilustritan per skizoj, bildoj, kaj fotoj.
Amike anoncas, Simono